Franca landa kongreso
Kongreso de Esperanto France

Alia

La franca landa kongreso okazos de la 7a ĝis la 9a de junio 2025 (Pentekosta semajnfino) en la urbo Nantes, sude de Bretonio

Historie Nantes estas urbo orientita al Atlantiko kaj al la vojaĝoj.  

Riĉa programo pri tiu temo « Vojaĝo » : prelego de Istvan Ertl pri Jules Verne, tutmonde konata aŭtoro de « Eksterordinaraj vojaĝoj » kaj subteninto de Esperanto, kiu naskiĝis en Nantes ; vizito de lia muzeo ; prelego de Pascal Dubourg Glatigny pri la esperantista vojaĝanto Lucien Peraire, kiu biciklis sur la reloj de transsiberia fervojo en la 1930aj jaroj ; vizito al la ekzotika giganta mekanika Elefanto, jam imagita de Jules Verne..
Post la kongreso, eblus pasigi tri tagojn en la apuda kastelo Greziljono por viziti la Luarvalon kaj ties kastelojn.

Tuta programo baldaŭ publikigota 
Dosieroj
Informoj

raymonde.coquisart(ĉe)yahoo.fr
Salles de la Manu NANTES

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureXavier Godivier

Administranto