13-a kongreso de kroataj esperantistoj
Nacia kongreso de kroataj esperantistoj, sed kun internacia karaktero.

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Ĉiujara kongreso de kroataj esperantistoj enhavas oficialan laboran, kulturan kaj turisman programon.
En la labora parto kutime okazas jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo kaj diskutoj pri la stato de Esperanto en Kroatio kaj kiel progresigi ĝin.
En la kultura parto okazas koncertoj, projekcioj, prelegoj, ekspozicioj, libroprezentoj ktp.
La turisma parto kutime okazas dum ekskurso al plej konataj lokaj aŭ regionaj vidindaĵoj.