Por tiu Bunta tago, ni ĉefe celas samideanojn loĝantajn je ne tro longa distanco (malpli ol 100km). Sed kompreneble, ĉiuj estos kore bonvenaj ! Nia deziro estas interalie proponi al izolitaj esperantistoj aŭ lernintoj per retkurso kunvenon, kiu permesos al ili lingve perfektiĝi, renkonti samideanojn kaj konversacii.
La junuldomo kuŝas je kelkaj centoj da metroj de la stacidomo. Ĝi havas senpagan parkejon, La busoj en la nancia urbaro estas senpagaj sabate (kaj dimanĉe).
************
Programo
(ĝi povos esti iom modifiita aŭ kompletigita)
- 09a15-9a30 : akceptado de la partoprenantoj en kursĉambroj Cocteau kaj Rimbaud sur la 2a etaĝo de la Junuldomo Desforges, 27 rue de la République 54000 Nancy. (ĉar la junuldomo estos parte sub alarmprotekto, pli bone atendi akompananton antaŭ la enirejo de la junuldomo! Pro tio utilas indiki al ni vian telefonumeron, kaj vi notu la niajn : +33 676547778 +33 677904961 ).
- 09a30 ĝis 12a00 :
Por la komencantoj kaj progresantoj : kursoj
Por la progresintaj kaj spertaj esperantistoj : bunta programo : prelegetoj, ludoj, diskutrondoj...Tiu programo ne estas finpretita,
- 12a00 ĝis 13a45 : tagmanĝo ekster la junuldomo, ĉu aparte, ĉu komune, verŝajne en iu(j)restoracio(j) de la place Karlo la Tria (eks-Placo de la Merkato), ĉiu pagos sian propran manĝon.
- de la 13a45 ĝis la 15a45 : en la junuldomo, diversaj prelegetoj kaj prezentoj
. la novaj libroj de la libroservo (Jean-Luc Thibias)
. venontaj aranĝoj en la proksimaj regionoj
. rapida prezento de la nancia urbaro en la tempo de la Revolucio kaj de Napoleono
-post la 15a45 : tiuj, kiuj deziras rapide reiri hejmen, povos tuj forlasi la Buntan Tagon.
La aliaj estas invititaj al vizito de la ekspozicio « Vandoeuvre, (vilaĝo) en la tempo de la Revolucio kaj de Napoleono » en la Fermodomo de la bieno « Le Charmois » en Vandoeuvre (vizito komentita en esperanto de Jean-Luc Thibias)
- dum la tuta tago : Libroservo disponebla : kurslibroj, vortaroj, infanlibroj kaj bildstrioj + diversaj libroj (romanoj...) + brokantaĵoj.
Ni ne petas kotizon por la partopreno. Sed nepre aliĝu antaŭ la 17a de marto 2025, se vi deziras partopreni.
Tutsimple, sendu la informojn petitajn sur la sekvonta paĝo (almenaŭ la necesajn) :
-per simpla retmesaĝo al « esperanto-nancy-54@laposte.net » !
-aŭ kiel apudaĵo, presinte, pleniginte kaj skaninte la sekvantan paĝon al la sama retadreso
-aŭ, presinte kaj pleniginte la sekvantan paĝon, per poŝta letero al « Jean-Luc Thibias 37 rue Pierre et Marie Curie FR-54500 VANDOEUVRE-LES-NANCY
*********************************************************************************************
Aliĝo al la Bunta Esperanto-tago de sabato 22a de marto 2025
A. Nomo (1) :
B. Persona nomo (antaŭnomo) (1) :
C. Poŝtelefona numero (2) :
D. Mia retadreso (1) :
E. Mia poŝta adreso (1) :
F. Mia esperanto nivelo (2) (laŭ tiu indiko, ni povos adapti la enhavon de la kursoj):
Nivelo 1 : mi estas vera komencanto aŭ mi ĵus komencis elementan parolan aŭ retan kurson
Nivelo 2 : mi finis elementan kurson parolan aŭ retan – aŭ mi havis bonan nivelon sed ne praktikis depost pluraj jaroj
Nivelo 3 : mi finis elementan kaj almenau parte progresigan kurson kaj bone scipovas esperanton
G. Matene, mi preferas elekti (1) :
1. la kurson por komencantoj kaj progresantoj
2. la buntan programon
H. Dum la kurso por progresantoj (3), mi ŝatus, ke oni pli precize studu :
1. tiun gramatikaĵon (kompletigu) :
2. ion alian (kompletigu) :
I : Mi povas kontribui al la programo (3) per :
1. prelegeto (precizigu):
2. alitipa programero (precizigu) :
J. : mi permesos (jes aŭ ne) aperigi min sur foto destinita al la bulteno «la Informilo» aŭ al regiona retejo (1): sen respondo, estos aŭtomate « ne » :
K. : mi permesas (jes aŭ ne) (2) la uzadon de mia retadreso por la anonco de la venonta bunta tago (sen respondo, estos aŭtomate « ne ») :
Subskribo :
(1) respondo necesa
(2) respondo konsilata
(3) respondo ne deviga