La Gramatika Semajnfino 2025 okazos de vendredo, 24-a de oktobro ĝis dimanĉo, 26-a de oktobro en Plön, inter Lübeck kaj Kiel; do kun tranoktado, manĝoj ktp. Ĝin denove organizas Esperanto Hamburgo. La semajnfino estos por progresintoj kiuj volas plibonigi aŭ poluri sian Esperanto-lingvokapablon kun la bona, sperta instruisto Peter Weide, en pluraj studsesioj. Nia seminariejo: https://www.herbergen-im-norden.de/koppelsberg. La elektita ejo donas la ŝancon por promeni apud la granda lago de Plön en bela naturo. Por la vespero ni planas kulturan programon. Kotizoj: Aliĝo ĝis 31.03.2025: 140 €. Poste: 160 €. Ekde 01.07.2025: 180 €. Por 1-lita ĉambro: 30 € aldone. Se vi ne estas membro de Esperanto Hamburg aŭ Germana Esperanto-Asocio: aldone 30 €. Informoj kaj aliĝilo: https://www.esperanto.de/eo/gramatika-semajnfino-2025.
Atentu! La renkontiĝo okazos en Plön: Ev. Jugend-, Freizeit- und Bildungsstätte Koppelsberg Koppelsberg 12 24306 Plön