26-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Ĉiujara semajnfina festo en la naskiĝurbo de LLZ

Kunveno/Evento

 
En la 26-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 12-a ĝis la 15-a de decembro 2025, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.

Akceptejo – la 12-an de dec. ekde 17.00 kaj la 13-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendredon kaj sabaton ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. iuj programeroj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.

Aliĝilo – klaku ĉi tie

Programo (aktualigata)

Vendredo, la 12-a de decembro

  • 17.00, CLZ, supra salono
    Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Esperanto ligas homojn. Perditaj en la reto, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 15 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso
  • 17.15–17.30, CLZ, supra salono
    Malfermo kaj vizitado de la ekspozicio Esperanto ligas popolojn, el la kolekto Dokumentoj de Socia Vivo de Podlaĥia Libraro
  • 17.30–18.00, CLZ, supra salono
    Rememoro honore al Roman Dobrzyński (1.11.1937—13.11.2025)
  • 18.00–18.40, CLZ, supra salono
    Koncerto de Frey-Lech Band
  • 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
    Naskiĝtaga kuko de Ludoviko
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto
Sabato, la 13-a de decembro

Dimanĉo, la 14-a de decembro

Lundo, la 15-a de decembro

  • 18.00–21.00, Klubejo Fama, str. Legionowa 5
    Bjalistoka Lingva Kafejo kun Esperanto-Tablo
 

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.

Eksteraj ligiloj

 

 

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.

La 26-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la 15-a Literatura Konkurso okazas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.

 

                   
           
       


 


urodziny ludwika_klucz_wizualny.png 549 kB
Dosieroj
Informoj