🖥 La 23a Internacia Medicinista Esperanto Kongreso
Partopreni la kongreson kaj prezenti referaĵojn estas invitataj universitataj kaj kolegiaj instruistoj, sudentoj de ĉiuj gradoj, doktoriĝantoj, kuracistoj.

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Internacia medicinista esperanto organizo UMEA ĉiun duan trian jaron kunigas siajn membrojn, amikojn kaj gastojn al internacia kongreso. Ĉijare la kongreso okazos jam la 23-an fojon.

La 23-a IMEK okazos en Litovio, Kaunas, Litovia universitato de sansciencoj.

La kongreso estas dediĉita por kuracistoj de ĉiuj specialiĝoj, flegistoj, ergoterapeŭtoj, kineziterapeŭtoj, akuŝistoj, dentistoj kaj specialistoj pri buŝhigieno, farmaciistoj, specialistoj pri socia sano, specialistoj pri nutradsekureco kaj nutradscienco, specialistoj de arta kaj alifaka terapio, specialistoj pri biokemio kaj genetiksciencoj, medicinaj inĝinieroj, specialistoj de medicina kemio, terminologoj kaj specialistoj pri faklingvo, specialistoj pri sanigo kaj sana vivmaniero, specialistoj de vivmedicino, specialistoj pri laboratoria medicina biologio, specialistoj pri veterinaria medicino kaj animalsciencoj.

La kongreso estos hibrida – ĉeesta kaj malĉeesta. Same estos ebleco prezenti afiŝojn de referaĵoj (nur elektronike) aŭ pasive partopreni, sen referaĵo – nur aŭskultante kolegojn.

Hejmpaĝo https://lsmu.lt/23-a-internacia-medicinista-esperanto-kongreso/
Aliĝilo https://forms.office.com/e/eNEugmiVRx

Bonvenon!

IMG_0551.jpeg 297 kB
Informoj

lsmu.lt/23-a-internacia-medicinis...
imek2025(ĉe)lsmu.lt
A. Mickeviiaus g. 9

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureEduard Kusters

Administranto