Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2025
Ĉiujara Paska Festivalo de IEJ en Italio

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

IEJ ĝojas anonci, ke la 48-a Internacia Junulara Festivalo havas sidejon! 💙

Venu esperantumi kun ni dum la sekvajara Paska semajno en Torricella di Magione (PG), ĉe la mojosa Lago Trasimeno 🏊‍♂️, de la 17-a ĝis la 22-a de aprilo 2025.

La belega regiono Umbrio kaj ĝiaj spirhaltigaj pejzaĵoj atendas vin ĉiujn, kun programo plenplena je atelieroj, vizitoj, ekskursoj kaj aliaj aktivaĵoj 🐣

Aliĝu kaj profitu de la unua aliĝperiodo!

https://forms.gle/iP5sXfWQ1EsyTm5s8

Retejo de la evento: https://sites.google.com/esperanto.it/ijf2025

ijf2025 (3).png 1,01 MB
Informoj