Kadre de la Jubilea jaro, IKUE aliĝos al la pilgrimo de katolikaj asocioj kaj movadoj.
Kadra programo
6-a de junio:
alveno (akcepto ekde la 14-a horo)
- baziliko Sankta Kruco de Jerusalemo
- meso, katekizo
- komuna vespermanĝo (nedeviga)*
7-a de junio:
- matenmanĝo
- meso, katekizo
- Laterana baziliko: Sankta Pordo
- Sankta Ŝtuparo
- baziliko de Sankta Petro: Sankta Pordo, preĝo ĉe la tomboj de Staj Pio la 10-a kaj Johano Paŭlo la 2-a
- 18.00-21.00h Vigilio sur la Placo de Sankta Petro
8-a de junio:
- matenmanĝo
- 9.30h meso sur la Placo de Sankta Petro
- preĝejo Sankta Maria in Transpontina - pilgrimejo de Sta Titus Brandsma
- baziliko Sankta Maria la Granda: Sankta Pordo
- komuna vespermanĝo (nedeviga)*
9-a de junio:
- matenmanĝo
- meso, katekizo
- laŭ la spuroj de Sankta Maksimiliano Kolbe
- baziliko Sankta Paŭlo ekster la Muroj: Sankta Pordo
- komuna vespermanĝo (nedeviga)*
10-a de junio:
- meso, katekizo
- vizito al la katakomboj (nedeviga)*
- foriro (antaŭ la 12-a horo)
Averto: Ne temas pri turismado, sed pilgrimo kun intensa programo. Sekve, ĉiuj aliĝintoj akceptas sekvi la programon. Eblajn kromvizitojn/invidivuajn programojn oni aranĝu antaŭ aŭ post la menciitaj datoj kaj mem prizorgu tranoktadon. Tamen ne forgesu, 2025 estos la Jubilea jaro kaj Romon atingos milionoj da pilgrimantoj.