Matene en la 25-a de aprilo kunsidos la Komitato de KEA, kiu revuos la laboron faritan dum 2024 kaj planos la agadon por 2025.
Ĉeftemo de la 9-a KERo estas:
“Esperanto: kulturo kaj teknologio por paca edukado”
Aldone okazos diversaj prelegoj, diskutrondoj kaj aliaj klerigaj programeroj
Ne mankos festo dum la fermo.
Eksterlandaj esperantistoj kontaktu nin por ekskurs-eblecoj kaj restado en Havano kaj aliaj kubaj urboj.