32-a Korusa Semajno de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.
Duan fojon sub gvidado de svisa dirigentino Elizabet' de MESTRAL piede de Pireneoj

Internacia

Dum tuta semajno ni kantos 5 horojn tage : de la 9-a ĝis la 12-a kaj de la 17-a ĝis la 19-a horoj kun koncerteto en vendredo post tagmezo ĉe loka maljunulejo kaj fin-staĝa koncerto en vespero por ĝenerala publiko. 
Post la tag-manĝo ĉiu elektos ripozeblon aŭ eksterajn okupojn (sportetaĵoj, pied-ekskursoj, skiado...) aŭ kulturajn vizitojn de katarismaj kasteloj, muzeoj, grotoj, vidindaj farm-bienoj kun bizonoj, serpentoj, bambusoj ktp. 
Vesperoj dediĉiĝos al surtablaj soci-ludoj kaj prelegoj proponotaj de partoprenontoj (pri siaj lando, fako, ŝatokupo...). 
Ĝenerale partoprenas 15 ĝis 40 homoj, el kiuj 90 % da Gefrancoj (eksterlandanoj bonvenegas !), 90 % da E-parolantoj (por aliaj aldoniĝas E-kursoj... helpe de partituroj), 90 % da regulaj gekorusanoj (kio donas bonan bazon por certigi kvalitan laboron !), 90 % da gefideluloj (3 partoprenoj aŭ multe pli), 90 % da plenkreskuloj (ankaŭ infanoj bonvenas !). 
Jam pli ol dek gekorusestroj venis (2 el BG, NL, DK, ES-Kat, 1 el BE, HR, CH...) kaj ni  ŝatos kanti kun aliaj pliaj por plilarĝigi repertuaron ! 
Petu aliĝilon !
Dosieroj
Informoj

tutpeko(ĉe)aliceadsl.fr
Village-Vacances - FR 09600 - La BASTIDE/Hers

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureJorgos