La 77-a kongreso de SAT Amikaro okazos de la 23a ĝis la 27a de majo 2025 en Vigy (57) inter lorenaj urboj Metz kaj Thionville proksime de tri landlimoj.
La restadcentro A.D.E.P.P.A. kie ni loĝos estas bone ekipita por kongresi. Jam la kongresanoj aprezis ĝin kiam nia asocio Esperanto-Thionville organizis la 57-an kongreson de SAT Amikaro en 2002 pro la kvieto kaj la verda naturo, kiu ĉirkaŭas ĝin. Ĝi lokiĝas rande de la arbaro de Saint-Hubert kaj en la koro de la valo de la Canner. Tie la ekosistemo estas tre riĉa !
Ni konstruas programon kun vizito de la Maginot linio kaj urbo Metz, libroservo, laborsesioj, kursoj, diversaj prelegoj, ekzamenoj de F.E.I. (1a kaj 2a grado), perretaj diskutoj kun amikoj el Afriko kaj koncertoj en deko da lingvoj kaj Esperanto de la korusoj «La Voĉoj de l’Oriento» (Les Voix de l’Est) kaj la «Revolucia Koruso» (La Chorale Révolutionnaire) ! Interalie Marielle Giraud, historistino, prelegos pri : « Sur la spuroj de J. Morris, Esperantisto, Anarkiisto kaj Laŭnaturisto, pioniro de ekologio kaj de malkreskado ». Patrick Lagrange prelegos pri «Kio pri la klimatŝanĝo ?»
retadreso : esperantothionville@laposte.net
PS : paralele ni organizas kun komuna kultura programo la 89an staĝon de la Orienta Federacio
« Espéranto-France Est ».
Okazos ekzamensio de FEI sabate matene aŭ dimanĉe postagmeze.
Dum la tuta kongreso : libroservo de "Esperanto-France Est"kaj de SAT Amikaro.
Eblos tranokti kaj manĝi surloke, laŭplaĉe.
La kongresaliĝilo kaj programo estas malsupre, alklaku sur : Kongresaliĝilo_sat-amikaro3.pdf
Vigy : https://eo.wikipedia.org/wiki/Vigy
- La stacidomo de METZ estas 20 km de Vigy.
- Poste Buso linio 06 METZ al LUTTANGE, https://www.keolis3frontieres.com/
METZ avenue Foch (forveturo) 12a10 (vendrede kaj sab.) 17a20 (vendrede) 18a10 (vendrede kaj sab.)
VIGY Collège Péguy (alveturo) 12a54 18a16 19a05