Internacia Kalendaro

Jen listo de la ĉefaj Esperanto-eventoj tutmonde.
Se laŭ vi mankas evento aŭ estas eraro, informu nin per retmesaĝo.


Pasintaj internaciaj eventoj

JUNIO 2026

3-a Adriatika feriado

22 - 29 junio 2026 en Prvić Luka
Postkongreso


75a Kultura Semajnfino

26 - 28 junio 2026 en Homburg, Sarlando
La SarLorLuks-evento


Roskilde Festivalo 2026

27 junio - 5 julio 2026 en Roskilde
Grandega muzika festivalo kun Esperanto-teamo de volontuloj


Esperanta pikniko sur limo

sabato, 27 junio 2026 en rue des Cavaliers, Strasbourg
Pikniko de francaj kaj germanaj samideanoj.


BEMI-semajno en Berlin-Heiligensee

27 junio - 5 julio 2026 en Berlino
Biciklaj ekskursoj por ĉiu nivelo de biciklemo


Nord-Amerika Somera Kursaro kaj Usona Kongreso 2026

27 junio - 6 julio 2026 en Klevlando, Ohio
6-taga kursaro de Esperanto en tri niveloj: postbaza, meza kaj supera. Tuj poste samloke okazos nia 3-taga Landa Kongreso.



JULIO 2026

Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-60)

4 - 11 julio 2026 en Rigo
La plej populara Esperanto-aranĝo en Baltiaj landoj


59-a Internacia Kongreso de Edukado – Esperanto ILEI

10 - 16 julio 2026 en Zaozhuang
Por instruistoj, kursgvidantoj, universitatanoj kaj interesiĝantoj


84a Hispana Kongreso de Esperanto

14 - 18 julio 2026 en Portugalete (Bizkaio)
https://kongreso.esperanto.es


Rusaj Esperanto Tagoj

15 - 25 julio 2026 en Voroneĵo
La rusa jara Esperanto evento, kio en 2026 okazos en Voroneĵo


SEP11 - Somera Esperanto-Perfektigo (semajno 1)

17 - 24 julio 2026 en Herzberg am Harz
Intensaj someraj lingvokursoj (2x1 semajnoj)


99-a Kongreso de SAT

19 - 26 julio 2026 en Léon
SAT-Kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda okazos en Leono en 2026


La 47-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)

20 - 30 julio 2026 en Kaprálův mlýn
Kunlabore kun la Verdaj Skoltoj


43-a Pola Esperanto-Kongreso

23 - 26 julio 2026 en Bielsko-Biała
Sekva Pola Esperanto-Kongreso en nova loko kie neniam ĝi okazis. La kongreso okazos en bela urbo Bielko-Biała ĉe pola kaj ĉeĥa limo


🖥 77-a Kongreso de IKUE

25 julio - 1 aŭgusto 2026 en Graz
77-a Kongreso de IKUE kun pilgrimo al Mariazell havos temon "Sinjoro, donu al mi veran kredon, firman esperon kaj senkondiĉan amon". (Sankta Francisko)


15a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF)

26 - 31 julio 2026 en La Chaux-de-Fonds
KEF estas riĉa kaj koncentrita semajno de originala Esperanto-kulturo, kun varma etoso. Teatro, Literaturo, Muziko, Ekskursoj, ktp...



AŬGUSTO 2026

111-a Universala Kongreso de Esperanto

1 - 8 aŭgusto 2026 en Graz
Internacia manifestacio de la esperantistaro


Kristana Kongreso 2026

8 - 15 aŭgusto 2026 en Görlitz
La 74-a Kristana Kongreso de KELI okazos en la belega mezgranda urbo Görlitz en orienta Germanio, apud la landlimo al Pollando


82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)

9 - 16 aŭgusto 2026 en Tiana
Ĉiujara kongreso de TEJO


Staĝo en Metabief

9 - 15 aŭgusto 2026 en Métabief
Restado kun/sen E-kursoj en Métabief (svis-lime en franca Ĵuraso).


Pluezeka somera renkontiĝo en Bretonio

21 - 23 aŭgusto 2026 en Plouézec (Bretonio)
Kursoj, prelegoj, ludoj, turismo, ... kun Narendra Raj Bhattari (el Nepalo), Ewa Grochowska, Jean-Claude Roy kaj Chantal Allen.


Someraj tagoj de la franca asocio EDE

21 - 23 aŭgusto 2026 en Saint-Etienne
Eŭropo Demokratio Esperanto estas jam 22jara: nun ni renovigu programon kaj agadon


92-a Itala Kongreso de Esperanto

22 - 29 aŭgusto 2026 en Vico del Gargano
Vico del Gargano (Foggia)



SEPTEMBRO 2026

NOREK 2026

4 - 6 septembro 2026 en Seattle
Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco 2026


Beneluksa Kongreso 2026 ĉe la belga marbordo

24 - 28 septembro 2026 en De Haan
muziko kaj poezio - kursoj kaj ekskursoj - prelegoj - aktivecoj sur la strando


JKS (Junulara Kunvena Semajnfino) / 青年エスぺランティスト週末のつどい

25 - 27 septembro 2026 en Tokio
Ĝuu Esperanton kun japanaj kaj diverslandaj junuloj! Ankaŭ komencantoj estos bonvenigataj per elementa kurso / 日本や海外の若者とエスペラントを楽しみましょう!初級講座もあるので初心者の方も大歓迎です



OKTOBRO 2026

25a KoKoLoRES - Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina

1 - 5 oktobro 2026 en Altena
Ludoj, ekskursoj, babilado en la regiono "Sauerland"


La 113-a Japana Esperanto-Kongreso

3 - 4 oktobro 2026 en Chiba
Kongresa temo: ALTIRI popolon, ESPERI pacon


Duopa Kunveno 22a-AKE / 4a-NAKSE

9 - 13 oktobro 2026 en Malaga
22a-Andaluzia Kongreso de Esperanto kaj 4a-NaturAmika KulturSemajno en Esperanto


4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto/22a Andaluzia Kongreso de Esperanto (NAKSE/AKE)

9 - 13 oktobro 2026 en Malaga
Unika evento en la sunplena Malago!


41-a Kataluna kongreso de Esperanto

9 - 12 oktobro 2026 en Reus
La Kataluna Kongreso de Esperanto okazas ĉiun duan jaron, kaj kunvenigas la esperantistaron de la Kataluna Landaro en kunveno kiu celas plifortigi la ligilojn inter la anoj de la komunumo, diskonigi Esperanton kiel internacian lingvon, kaj proponi amuzan kaj interesplenan programon.


58-a Korea Kongreso de Esperanto

9 - 11 oktobro 2026 en Gyeongju
Gyeongju! Antikva Ĉefurbo de Koreio! Vivanta Muzeo, kie ĉiu ŝtono havas rakonton! ĉiu strato estas historio!


Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto 2026 (ARE)

9 - 12 oktobro 2026 en Mifflinburg PA
Semajnfina Esperantumado en Centra Pensilvanio


66-a Argentina Kongreso de Esperanto (AKE - 2026)

10 - 12 oktobro 2026 en Bonaero
La plej granda esperanta renkontiĝo en nia lando


Mez-Anglia Semajnfino Esperantista (MASE)

15 - 19 oktobro 2026 en Wellesbourne
Tabulludoj, kartludoj kaj divers-tema inter-instruado, kun bonaj manĝaĵoj ĉefe veganaj kaj sociumado en Esperanto. Rabato por eksterlandanoj.


🖥 Esperori Kongreso 2026

23 - 30 oktobro 2026 en Reta
Partoprenantoj de internacia grupo EsperOri (esperantistoj kaj origamistoj) , kiu dum 6 jaroj ĉiudimanĉe organizadis ret-renkontiĝojn por diskuti diversajn sciencajn popularajn temojn kaj faldi origamiojn, invitas ĉiuj partopreni 1-an Kongreson EsperOri kiu okazos 23-30 de oktobro en la Domo de Internaciaj Rilatoj en Monpeliero (Francio).


KKPS 2026

30 oktobro - 1 novembro 2026 en Ommel
Ĉu vi pretas por amuza semajnfino?



NOVEMBRO 2026

ZAT Zamenhofa Aranĝo Toskana 2026

11 - 15 novembro 2026 en Lucca
Metiseminario, prelegoj, debatoj, kursoj, ekskursoj, koncertoj, lingvouzo, amuziĝo.


16a Meksika Kongreso de Esperanto

13 - 16 novembro 2026 en Querétaro
16a Meksika Kongreso de Esperanto



DECEMBRO 2026

27-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

11 - 14 decembro 2026 en Bjalistoko
Ĉiujara semajnfina festo en la naskiĝurbo de LLZ


9-a Afrika Kongreso de Esperanto

26 - 31 decembro 2026 en Kpalimé
La Afrika Kongreso de Esperanto estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo en Afriko, kutime kun cento da aliĝantoj el 20 landoj tra la mondo


Junulara E-Semajno 26/27

27 decembro 2026 - 3 januaro 2027 en Vilno
La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara esperanto-aranĝo, la dua plej granda junulara evento en Esperantujo.


Luminesk' 2026-2027

28 decembro 2026 - 3 januaro 2027 en Bremen
La silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio



FEBRUARO 2027

34-a Kanto-Semajno ĉe Pireneoj

13 - 20 februaro 2027 en La Bastide sur l'Hers
De sab. 13-a ĝis 20-a de febuaro 2027 Tut-Pirenea Esperanto-Koruso invitas al sia 34-a Koruso-Staĝo sub gvidado de fremda (t.e. Nefranca) gekorusestro. 20 ĝis 40 homoj por 2-4 voĉaj kantoj ĝis finaj koncertoj.


Studsemajnfino - februaro 2027 - Ieper

19 - 21 februaro 2027 en Ieper
Jam kutima studsemajnfino en De Iep


Sepa Esperanto Speciala Ekskurso (2027) en Nepalo

26 februaro - 8 marto 2027 en Kathmandu
La Nepala Esperanto-Asocio anoncas 11-tagan specialan ekskurson en Nepalo, okazontan de la 26-a de februaro ĝis la 9-a de marto 2027.


21a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

26 februaro - 1 marto 2027 en Seulo
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) estas fondita en 1980 kun la celo disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj. Ekde la jaro 2006 EAŬ ĉiujare organizas la Internancian Esperanto-enkontiĝon de Meditado (IERM), kunlabore kun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo.



MARTO 2027

Bibliaj Tagoj 2027

10 - 14 marto 2027 en Traben-Trarbach
Prelegoj kaj diskutoj pri bibliaj temoj, preĝoj, kantado, ekskursoj.


Mediteranea Esperanto-Semajno - MES

13 - 20 marto 2027 en Roquebrune-sur-Argens
Espéranto-Provence organizas La Mediteranean Esperanto-Semajnon 2027, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.



MAJO 2027

Svisaj Esperanto-Tagoj

6 - 9 majo 2027 en La Chaux-de-Fonds
Kvartaga kunveno en la urbo La Chaux-de-Fonds, kiu en tiu jaro 2027 estos la unua svisa kultura ĉefurbo.


Eŭropa Kongreso de Esperanto

14 - 17 majo 2027 en Carry Le Rouet
Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027 okazos de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2027 en Carry-Le-Rouet, Provenco, Francio



JULIO 2027

112-a Universala Kongreso de Esperanto

3 - 10 julio 2027 en Melburno
Internacia manifestacio de la esperantistaro



SEPTEMBRO 2027

Beneluksa Kongreso

17 - 19 septembro 2027 en Eindhoven
Beneluksa kongreso en Eindhoven



MAJO 2030

69-a BARO 2030

29 majo - 2 junio 2030 en Hameln
Plilongigata semajnfino sen fiksita programo, por amuziĝi; kunportu viajn infanojn.