Ni ĝojas inviti vin partopreni en la
22-a Andaluzia Kongreso de Esperanto (AKE), kiun ĉi-jare nia asocio
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (
AEU) organizas kune kun la asocio Esperanta Naturamikaro (ENa), la
4an NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto (NAKSE).
Loko: Malago, la perlo de la Suna Marbordo en Hispanio.
Kongresejo: Dioceza Domo aŭ Seminario de Malago. Ĝi estis modernigita kaj ĝisdatigita por esti luebla de grupoj por kulturaj agadoj.
Loĝado: En la sama konstruaĵo de la Kongresejo.
Ekskursoj:
Tuttagaj ekskursoj al mirinda ravino "Caminito del Rey" (Pado de la Reĝo)
kaj la fama Nerja (Nerĥa) Kaverno.
Tio estos bonega okazo por kunesti, praktiki esperanton kaj kune malkovri la kulturan kaj naturan riĉecon de Andaluzio
Pli da informo en
https://www.esperanto.ac/ Reta aliĝilo:
https://www.esperanto.ac/22-andaluzia-kongreso