Beneluksa Kongreso 2026 ĉe la belga marbordo
muziko kaj poezio - kursoj kaj ekskursoj - prelegoj - aktivecoj sur la strando

★ Internacia Evento
Kunveno/EventoKursoPor junuloj

BNLK26 - faldfolio pĝ. 2-3.pdf 1,45 MB
En 2026 la Beneluksa Kongreso okazos en De Haan (BE) de la 24-a ĝis la 28-a de
septembro. La renkontiĝo okazos en tute renovigita gastejo kiu situas proksime
de komforta sablostrando, ideala por familioj kun infanoj. De Haan estas ĉarma,
belepoka urbeto ĉe la marbordo, la plej bela de la belga marbordo. Ĝi troviĝas je 20 km de Ostendo kaj 30 km de Bruĝo.

Ĉefaj ingrediencoj de la kongreso: tutmonata ekzpozicio en la loka biblioteko -  koncerto kun muziko kaj poezio - aktivecoj sur la strando - kaj kompreneble la tradiciaj ingrediencoj: prelegoj, kursoj, manlaboro ktp...
Ni aparte provos okulfrapi en De Haan per bonvenigaj aktivecoj por ne-esperantistoj.

Reta aliĝilo

Listo de aliĝintoj

Retejo BNLK26