Flandra Esperanto-Ligo
Flandra Esperanto-Ligo (FEL, fondita la 7-an de oktobro 1978) estas la kupola Esperanto-asocio de Flandrio (regiona ŝtato en Belgio). Ĝi i.a. eldonas la tutmondan magazinon Monato, la Stafeto-librojn kaj aliajn eldonaĵojn.

La Retbutiko de FEL estis kreita la 9-an de februaro 1996 kaj sekve estas verŝajne la plej malnova funkcianta retbutiko pri Esperantaj libroj kaj diskoj. Ĝia retadreso estas: http://www.retbutiko.be

La membrogazeto de la Flandra Esperanto-Ligo nomiĝas Horizon-Taal. Ĝi estas precipe en la nederlanda lingvo.

En FEL laboras ĉi-momente Kevin De Laet, Gerd Jacques kaj pluraj volontuloj.

La oficejo ekde oktobro 2022 estas malfermita:
  • lunde 10:00 ĝis 12:45 kaj 16:15 ĝis 18:00
  • marde 10:00 ĝis 18:00
  • merkrede 10:00 ĝis 13:00
  • ĵaŭde 10:00 ĝis 13:45 kaj 14:15 ĝis 18:00
  • vendrede 10:00 ĝis 18:00

FEL-kovrilo.jpg 377 kB

+32 3 234 34 00
www.esperanto.be/fel
Lange Beeldekensstraat 169, Antwerpen, BE

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureLode Van de Velde

User profile picturePaul Peeraerts

User profile picturePiet Glorieux


Kunadministranto(j)