🖥 Kurso por belgaj esperantistoj (nivelo B2)
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Paroliga kaj kapabliga kurso per Telegram kaj Zoom

LokaKurso

Laŭ iniciato de Jean Annet, la prezidanto de la Valona Esperanto-Asocio, ekde 2021 regule okazas interreta kurso por progresantoj per Zoom. La ĉefa celgrupo de la nova kurso estas estraranoj de la diversaj asocioj kaj lokaj kluboj, sed ankaŭ aliaj aktivuloj estas tre bonvenaj. Se vi volas partopreni, kontaktu pri tio Yves Nevelsteen.

La kurso senpagas. La sola kondiĉo estas, ke oni devas esti membro de unu el la tri belgaj asocioj: la Flandra Esperanto-Ligo, la Valona  Esperanto-Asocio aŭ la Esperantista Brusela Geupo. Ni alvokas al libervola subtenado de fonduso Instigo. La kurson gvidas Yves Nevelsteen. Se vi interesiĝas, kontaktu lin per retpoŝto.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

yves(ĉe)ikso.net

Interesiĝintoj

Administranto