Beneluksa Kongreso - Koruso-pacevento
Kongreso kiu koincidas kun internacia Koruso-pacfestivalo

Internacia

Ieperc.png 467 {0}
BE-NE-LUKS-o estas la nomo kiun oni donas al la regiono kiu konsistas el la landoj: BELgio, NEderlando kaj LUKSemburgio.

Ieper [Ipro] estis viktimurbo (preskaŭ plene detruita) dum la Unua Mondmilito kaj la memoro pri tiu Granda Mondmilito estas ankoraŭ viva en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Ne senkiale la urbo titoligas sin Pacurbo. Daŭre atestas pri la mondmilito grandega nombro de milittombejo. La urbo ankoraŭ nun estas pilgrimejo por britoj, kanadoj, aŭstralianoj, novzelandanoj, hindoj kiuj perdis parencojn dum tiu milito. La Menenpoort [Menen-pordego] estas fama monumento en Ipro, kiu ĉiun tagon estas la scenejo de 'Last Post'-klarionsonado. 

La 21a estas la Internacia Tago de la Paco. Kadre de tio, internacia UNESKO-komitato organizas internacian korus-pacfestivalon al kiu kontribuas multaj korusoj el la tuta mondo. Unu el la partoprenantoj estas la solidareckoruso "Vamos pra Lutar", kies membro estas Piet Glorieux, esperantisto. Li instigis la koruson partopreni kaj koncerti la 24an de septembro kadre de pac-evento organizita kunlabore kun la urbo.

Esperanto ricevas apartan lokon en la programo de la pac-evento. Ni i.a. havos la disponon pri prestiĝa domo "Vleeshuis" en la urbocentro por informi diversmaniere pri Esperanto dum la pac-evento.

Koincide kun tiu evento la Flandra Esperantoligo (FEL) organizas Beneluksan kongreson.

Reta aliĝilo