La silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio
★ Internacia Evento
Kunveno/Evento
Kio estas LUMINESK’?
LUMINESK’ estas la silvestra renkontiĝo de la Germana Esperanto-Asocio. Ĝi nun okazos la dekan fojon sub la nomo Luminesk’. Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon — lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el 7 ĝis 8 landoj.
Kiu respondecas pri la renkontiĝo?
Kiel en la pasintaj jaroj, la ĉefa respondeculo estas Andreas Diemel el Duisburg. Vi povas volonte alparoli lin ĉiam kaj demandi pri detaloj:
✉ demandoj@luminesk.de
☎ ene de Germanujo: 0800 3 36 36 36 64 (senkosta)
☎ internacie: +49 203 2964 877 (fiksa linio, kun alvokrespondilo)