(日本語は下へスクロール)
Junulara Kunvena Semajnfino (mallongigite JKS) estas evento planita de aktivaj junaj esperantistoj en/ĉirkaŭ Tokio, Japanio por doni al japanaj kaj alilandaj junuloj ĝojplenajn spertojn
- Lerni kaj praktiki Esperanton
- Trovi novajn amikojn kaj eniri novan komunumon per Esperanto
- Ĝui etoson de junularaj Esperanto-eventoj (ekz. IJK).
Nia programo konsistos el
elementa kurso de Esperanto,
Referoj (japanaj/esperantaj),
Aligatorejo (kie oni parolas/instruas aliajn lingvojn ol la internacian lingvon),
Ekskurso tra Tokio ktp.
Vi, partoprenontoj, MEM rajtas proponi programerojn!Interkona vespero kaj trinkomanĝa nokto ankaŭ troveblos samkiel en kutimaj internaciaj verdaj eventoj.
Ni bonvenigos amikojn junajn
aŭ aĝe aŭ anime. Neniu vin abomenos pro viaj faltetoj!
Atentu, ke
ni NE ofertos loĝejon.
Bv mem rezervi hotelon por ke vi ne vagabondu tra Tokiaj tenebroj! (Ni rekomendas kelkajn hotelon proksimajn al la kunvenejo en nia retpaĝo↓)
Vizitu nian retpaĝon (enhavantan program-tabelon kaj aliĝilon) per ĉi tiu ligilo:
https://sites.google.com/view/jks2026/esperantoKaj sekvu nian Instagram-konton jenan por novaj informoj:
https://www.instagram.com/jks2026_waseda?igsh=dHgzcXFnemxjOHFv&utm_source=qrNi elkore atendas vian aliĝon!
青年エスぺランティスト週末のつどい(
JKS)は、我々東京及びその周辺の若いエスぺランティストが企画した国際イベントです!このイベントは、国内外の若者に
- エスペラントを学んで、実際に使ってみる
- エスペラントを通じて新しい友だちやコミュニティーに出会う
- 青年向け国際エスペラントイベントの雰囲気を味わう