9-a Afrika Kongreso de Esperanto
La Afrika Kongreso de Esperanto estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo en Afriko, kutime kun cento da aliĝantoj el 20 landoj tra la mondo

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

La 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) okazos en Kpalime, la kvara plej granda urbo en Togolando kaj la ĉefa turisma centro de la montara regiono, de la 26-a ĝis la 31-a de decembro 2026, sub la temo: Esperanto: lingva ponto por senlima Afriko.

Tiu ĉi rendevuo ne nur estos vidalvida forumo por intelektaj kaj lingvaj diskutoj, sed la partoprenantoj el la tuta mondo ankaŭ havos okazon eklerni pri la loka kulturo, kaj partopreni en laborkunsidoj pri interafrika kunlaborado, kaj lingva neŭtraleco. Ili partoprenos en ekskursoj por malkovri la riĉajn turismajn allogaĵojn de Togolando: de la montaro ĝis la trankvilaj bordoj de la lago Togo, senforgesi la belajn sablajn plaĝojn ĉe Atlantika Oceano. Ili krome festos la alvenon de 2027 per neforgeseblaj vesperoj en plurlandeca etoso, ĝuante la naciajn programerojn, internacian balon, koncertojn de amatoraj kaj profesiaj kantistoj ktp.

Ekde hodiaŭ ĉiuj interesitoj povas oficiale aliĝi al la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) ĉe https://mallonge.net/ake-9

16.jpg 438 kB





Dosieroj
Informoj

www.esperanto-afriko.org
ake(ĉe)esperanto-afriko.org
Hotel Cristal

Administranto