Esperanto en Afriko
La Afrika Komisiono de UEA (ankaŭ nomita Afrika Agado de UEA) estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Afriko. La Komisiono estas financita de la rento de la Fondaĵo Afriko de UEA.

La laboro de la komisiono estas disvastigi Esperanton kaj plivigligi la Afrikan Esperantistaron. Tio okazas precipe rete per plifortigo de la ligoj en Afriko per interŝanĝo de spertoj kaj opinioj. La komisionanoj estas helpataj en ties taskoj de helpkomisionanoj, kiuj disponas tiucelan komunik-liston sub la mastrumado de la kunordigantoj. Ĉiuj intervenas en la debatoj kaj el la konkludoj de la diskutitaj temoj, la komisiono faras proponon aŭ konsilas al estraro de UEA pri Esperanto en Afriko.

www.esperanto-afriko.org/

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureAdjévi Adjé

User profile pictureSabiyumva Jeremie


Kunadministranto(j)