Sub la aŭspicio de la kampanjo Hans Bakker, tiu ĉi kurso disvolviĝos en Dakaro, la ĉefurbo de Senegalo, sub la gvido de stipendiota instruanto, de septembro ĝis decembro 2022 inter la 17-a kaj la 20-a horo ĉiun tagon de lundo ĝis vendredo. Entute temos pri 45-hora ĉeesta instruado al kvar kvinpersonaj lernogrupoj. Do laŭcele 20 homoj devos lerni Esperanton pere de la programo.
Kunlaborantoj: UEA, ILEI kaj la Afrika Komisiono de UEA
Instruemuloj interesataj pri kvarmonata instruado en Senegalo bonvole sendu sian kandidatiĝon al
senegalo22@groups.io