8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Ĉiu-trijara renkontiĝo en Afriko por kontinentaj kaj alikontinentaj e-istoj

Internacia

Se vi deziras kunsidi, labori, interŝanĝi ideojn, diskuti, kunplani pri Esperanto; se vi intencas nur per via ĉeesto helpi al la disvastigo de Esperanto surloke;  se vi volas amikiĝi, renkonti afrikajn aktivulojn nur retpoŝtaĵe ekkonitajn; se vi ŝatas Afrikon - sed ankoraŭ ne vizitis la kontinenton; se… Nepre venu al la kongreso!

Ĝi okazos, sub la temo "Esperanto - ŝanco kaj ne minaco por Afriko" en Tieso, Senegalo, de la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022. 

Se vi havas informpetojn bv. skribi: <ake-8-organizantoj@googlegroups.com
Logo 8a AKE - 1.jpg 384 kB
>. 

Tre bonvena kaj dankata estas ĉiu mondonaco al la konto Afriko ĉe UEA kun mencio “AKE-8”.
Donacoj kaj la aliĝkotizoj (kotiztabelo baldaŭ pretos) helpos al la organizantoj realigi sukcesan kongreson kaj subvencii la partoprenon al la kongreso de najbarlandaj afrikaj gejunuloj, kiuj aktivas por Esperanto, tamen ne havas la monrimedojn, ĉeesti ĝin.



Dosieroj
Registritaj prezentoj

AKE SENEGALO 2022

La 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) okazos de 26-an ĝis la 30-an de decembro en Senegalo. Joe Mo (Joel Muhire) faris muzikfilmeton de la invito.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

afrika.esperantujo.io/8-ake/
ake-8-organizantoj(ĉe)googlegroups.com
Thiès

Interesiĝintoj

User profile picturejoseph W NLANDU


User profile pictureNgoma Kasati Espoir


User profile pictureBen Indestege

kaj pli...

Administranto