🖥 1-a Virtuala Renkontiĝo en Afriko
18:30 - 20:30
Afriko/Lomeo
Elekti horzonon
Laborkunsido de la membroj de la Afrika Komisiono, la konsilantoj kun ebla partopreno de UEA-estraranoj

Internacia

Saluton!

Sekve de la diskutoj kaj decidoj en la komunik-listo de la Afrika Komisiono de UEA, François Hounsounou - la kunordiganto de AK- 
petis al mi informi vin ĉiujn, ke nia unua renkontiĝo per Zoom okazos morgaŭ, sabate la 13-an de junio 2020, je 18:30 UTC horo.

Tio signifas (se mi ne eraras) je:
 - 18:30 en Senegalo, Ganao, Ebura Bordo kaj Togolando
- 19:30 en Benino, DR Kongo, Niĝero,  Niĝero, Centr-Afriko, Angolo kaj Kameruno
- 20:30 en Burundo, Kenjo kaj Sud-Afriko
- 21:30 en Madagaskaro kaj Tanzanio
Logo Afrika Komisiono de UEA AKE6.jpg 426 kB

Por eniri en la zoom-ĉambron, ĉiu bonvolu alklaki ĉi tiun ligilon: https://us02web.zoom.us/j/81390874168 Sed 15 mn antaŭe la kunveno eblas eniri la ĉambron per la sama ligilo por testi siajn mikrofonon, aŭdilon ktp.

La kunveno daŭros nur unu kaj duono-horojn, kaj ĝi estas malfermita al ĉiuj membroj de la konsilantaro, 
de la Afrika Komisiono de UEA kaj ankaŭ al la membroj de UEA-estraroj kaj aliaj esperantistoj (kiel observantoj), kiuj estas interesitaj pri la Esperanto-movoj en Afriko.

Provizora plano de la renkontiĝo:
- Enkonduko
- Prezento de la tagordo
- Konciza prezento pri E-movoj en unuopaj landoj 
- Prezentaĵo de la UEA-estrarano pri Afriko
- Diskutoj
- Konkludo
- Ĝeneralaj informoj
- Diversaĵoj
-Fermo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-afriko.org
adjevia(ĉe)gmail.com
Nukafu, TG

Interesiĝintoj

Administranto