Aliĝilo: https://kulturservo.esperantio.net/form/nakse-ake-2026 Partoprenu la 4an NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto kaj la 22an Andaluzian Kongreson de Esperanto (NAKSE/AKE), 9-12 oktobro 2026, en la sunplena Malago! Ĉi tiu unika komuna evento kombinas la vibran kulturon de Andaluzio, la naturon, la amikajn rilatojn, kaj ĝuon de la internacia lingvo per riĉa programo en Esperanto. Venu al Malago, ĉe la mediteranea marbordo; ĝi estas la perfekta fono! NAKSE AKE finkorektenda.jpg405 kB