Rusia Esperantista Unio
Rusia Esperantista Unio (REU) estas libervola organizo, kiu celas helpi al aktivaj esperantistoj plivigligi kaj, laŭeble, kunordigi, per- kaj poresperantan agadon en Rusio. La ĉefajn organizprincipojn de REU priskribas ĝia Statuto kaj Ĝenerala regularo.

Membroj de REU povas fariĝi kaj jamaj esperantistoj, kaj simpatiantoj, kiuj subtenas nian agadon.

REU estis fondita dum Rusia Esperantista Kongreso en Kolomna (decembro 1991), sed ĝi estas spirita kaj jura heredanto de la ekzistintaj antaŭe en Sovetunio esperantistaj organizoj — Sovetlanda/Sovetrespublikara Esperantista Unio (1921–1938, 1989–1991).

La ĉefaj agadoj
REU eldonas librojn en kaj pri la lingvo Esperanto, kompakt-diskojn, varbilojn kaj ceterajn necesajn por ĝia funkciado materialojn, kiujn disponigas al siaj membroj, kaj la revuojn «Ponto» kaj «Cerbe kaj Kore». Krome, REU organizas (mem, aŭ kunlabore kun aliaj esperantistaj organizoj) Rusiajn Esperanto-tagojn (RET'ojn) kaj aliajn renkontiĝojn, kaj penas alimaniere servi al spertaj kaj komencantaj esperantistoj en plialtigo de sia lingva kaj kultura nivelo, propagando de Esperanto, disvolvo de Esperanto-kulturo.

reu.ru
ul. Ŝĉerbakovskaja 32/7-292, Moskvo, RU

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureAleksandr Lebedev

User profile pictureAleksandro Mitin


Kunadministranto(j)