🖥 Esperanto-Forumo — 2
08:00 - 10:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Reta aranĝo de Rusia Esperantista Unio. Bonvenas kaj rusianoj, kaj eksterlandanoj.

Loka

Karaj geamikoj!
La 16-an de marto okazos nia tutlanda Zoom-renkontiĝo, virtuala Esperanto-Forumo №2.
Dato: sabato, la 16-a de marto 2024, tempo: 11:00–13:00 laŭ la moskva horzono (08:00–10:00 laŭ UTC).

Jen la temoj kaj nomoj de prelegontoj:

Unua bloko, 11:00–11:30
«Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio» — s-ro Ĉielismo Wang Tianyi, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, prezidanto de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio), revizoro de Ĉina Esperanto-Ligo.

Dua bloko, 11:30–12:00
«Sukera diabeto — malsano de nuntempo» — s-ino Olga Ŝevĉenko, (u. Pljos, Ivanova provinco).

Tria bloko, 12:00–12:30
«Sperto de Esperanto-instruado en Afriko» — s-ro Vjaĉeslav Ivanov (u. Sankt-Peterburgo).

Kvara bloko, 12:30–13:00
Sin prezentas poeto, muzikisto, tradukisto s-ro Oleg Ĉajka (u. Moskvo).


La Zoom-ligilo por partopreni jenas:
https://us06web.zoom.us/j/85964886465?pwd=Hb7POHmv78j79V1xtqHmacXFOon0TN.1

Eblas (kaj dezirindas) registriĝi per formularo
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfB21ruNKpmfhnYLeCck4SGU-jj8JX9EwWpx-XMy-CKo-VIOw/viewform
tiam unu-du tagojn antaŭ la aranĝo ni sendos al via retadreso, kiun vi indikis en la formularo, memorigon kun la Zoom-ligilo.
 
Bonvenon al nia vasta aranĝo!
Informoj

reu.ru
amikko(ĉe)yandex.ru

Interesiĝintoj

Administranto