🖥 Esperanto-Forumo — 1
08:00 - 10:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Reta aranĝo de Rusia Esperantista Unio. Bonvenas kaj rusianoj, kaj eksterlandanoj.

Loka

Estimataj samideanoj, karaj geamikoj!
 
Estraro de Rusia Esperantista Unio lanĉas novan tutlandan zoom-renkontiĝon, kien estas invitataj esperantistoj el ĉiuj loĝlokoj de nia granda Rusio.
La renkontiĝo okazos sabate la 2-an de decembro inter la 08:00–10:00 horoj laŭ UTC.
 
La aranĝo havos 4 partojn po 25–30 minutoj ĉiu.
 
Por la unua fojo estas proponataj sekvaj temoj:
historia, planlingvistika, literatura, muzika.
 
La detaloj pri la programo sekvos. La Zoom-ligilo por partopreni jenas:
https://us06web.zoom.us/j/87415481087?pwd=AGeQo5qsm5ognfYXtMaodaI40g8fLT.1

Eblas (kaj dezirindas) registriĝi per formularo https://forms.yandex.ru/u/65592a0550569040ba7db6c5/ — tiam unu-du tagojn antaŭ la aranĝo ni sendos al via retadreso, kiun vi indikis en la formularo, memorigon kun la Zoom-ligilo kaj provizoran programon.
 
Bonvenon al la vasta landa aranĝo!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

reu.ru
amikko(ĉe)yandex.ru

Interesiĝintoj

Administranto