Rusiaj Esperanto-Noktoj (REN) — 2024
Semajnfina renkontiĝo kun abunda vespernokta programo

Loka

Tra la lando ekde kelkaj jaroj sukcese pasas biblio-noktoj, muzeo-noktoj, teatro-noktoj kaj aliaj similaj aranĝoj. Kial ne Esperanto-noktoj?

La Estraro de REU kunlabore kun la aktiva peterburga Esperanto-klubo «Kariljono» lanĉas tute novan neordinaran aranĝon «Rusiaj Esperanto-Noktoj». REN-2024 okazos jam ĉi-februare!

Datoj:
09–12.02.2024.
Loko: Sankt-Peterburgo.
Temo: «Konataj nekonatoj».
Loĝado: tristela mini-hotelo «Oktaviana». La adreso: Nevskij prospekt, d. 74–76 (eniro de Litejnij prospekt). Piede atingeblas de la stacidomo Moskovskij.

Lokoj de aranĝoj:

Asocio de internacia kunlaboro (Litejnij prospekt, d. 60, kontraŭ la hotelo);
Biblioteko numero 1 (str. Torĵkovskaja, d. 11, metrostacio Ćornaja reĉka).

Provizora programo:

09.02, vendredo
Veno, enloĝiĝo, libera tempo.
15:00–16:45 — Bonveniga renkontiĝo, salutvortoj de mastroj kaj gastoj. Inaŭguro de REN-2024.
Konkurso de bela lego. Temo: «Peterburgo, vintro». Oni deklamu proprajn originalajn aŭ tradukitajn verkojn. Premioj sekvos.
18:00–20:00 — Stomakhoroj en apudaj kafejoj.
22:00 — Vizito al drinkejo-bierejo por emuloj, aliaj promenu tra belaj vesperaj stratoj de la urbo.
24:00 — Vespernokta programo en la hotelo. Anekdotoj, tablaj ludoj.

10.02, sabato
Abunda programo!
09:00–11:00 — Pieda ekskurso laŭ Esperanto-adresoj en Sankt-Peterburgo fine de la 19-a komence de la 20-a jarcentoj.
11:30–15:00 (en la Biblioteko) — Prelegoj:
El historio de Peterburgo — A. Sidorov.
La ĵurnalo «Espero» — E. Maliŝeva.
Kiel komputiloj komprenas lingvojn? — A. Ĉirkovskij.
Interŝanĝo de sperto pri instruado en Afriko kaj Sicilio — S. Ivanov, S. Smetanina.
Iu diskuto, se restos tempo.
16:00–18:00 — Teatro «Zazerkalje», muzikalo «Blua birdo».
Paralele — Vizito al muzeoj, por tiuj, kiuj ne teatrumos.
20:00 — Plenigo de stomakoj.
23:00 — Vespernokta programo en la hotelo. «Taso de amikeco».

11.02, dimanĉo
Resobriĝo ĝis la 10:00.
10:30 — Busekskurso tra la urbo.
14:00–15:00 — Bezonatas manĝi!
16:30–21:00 — Granda vespera programo en la Asocio.
Kvizo pri Peterburgo (premioj sekvos), horo de anekdotoj, elekto de Miss aŭ Mister «Konata nekonato», koncerto de lokanoj kaj gastoj, komuna fotado.
22:00–24:00 — Malfrua manĝado, promenado.
P. S. Je la 19:00 — Opero «Madam Baterflaj» (forkuru de nia programo, kiu aliĝis!)

12.02, lundo
10:00 — Vekiĝo
Ĝis la 12:00 — Adiaûo, brakumoj, kisoj, larmoj...

Bonvenon al ĉiuj!


Viaj programideoj kaj kontribuoj bonvenas. Aliĝu rapide!
Por aliĝi, plenigu la jenan formularon:
<google-forms formularo>

Aliĝkotizon 200 ₽, monon por teatro, loĝado bonvolu ĝiri al la REU-kasistino Marija Verzun.

Organizantoj:

Svetlana Smetanina — +7 926 608 3244
Svetlana Ejst — +7 921 373 9752
kaj aliaj.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉