⭐️ Unua informilo ⭐️
Karaj geamikoj! En la 2025-a jaro Krasnojarska Esperanto-klubo festos sian 50-an jubileon.
Lige kun tio (kaj ne nur!) ni invitas vin somerumi en Siberio! Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2025 okazos apud Krasnojarsko.
Datoj: 03–13-a de aŭgusto 2025.
Loko:Krasnojarska regiono,
ripozbazejo «Buzim» je 60 kilometroj de la urbo Krasnojarsk (Красноярск). La bazejo situas en pitoreska arbaro surborde de lago.
Programo:
Antaŭplanatas kutimaj programeroj, krome — jubileo de la klubo, tri interesegaj ekskursoj, prelegoj, kursoj, kantado, perfekta lingva etoso kaj multo alia. Ni ĝuos siberian gastamon, lokajn manĝaĵojn, neordinaran naturon.
Konkretaj prezoj estos konataj januare.
Ekskursoj:
1) AntaŭRETa dutaga ekskurso al la unika urbeto Jenisejsk (Енисейск), de la 2-a ĝis la 3-a de aŭgusto;
2) Tuttaga ekskurso al Krasnojarsk (Красноярск) kaj Divnogorsk (Дивногорск);
3) Duontaga ekskurso al la natura parko «Stolbi» («Столбы»).
Aliĝkotizo:
por membroj de REU — 1000 ₽;
por ceteraj partoprenantoj — 1300 ₽;
infanoj, aĝaj ĝis 16 jaroj (inkluzive) aliĝas senpage.
La unua aliĝperiodo finiĝos la 1-an de marto 2025.
Ĉiuj kontribuoj, propononoj, ideoj estas bonvenaj. Bonvolu turni vin al konkretaj respondeculoj de la organiza komitato kaj la loka organiza komitato.
Bonvenon al malproksima gastama varmetosa Siberio!
Vi ne bedaŭros!
Organiza komitato de RET-2025
Loka organiza komitato de RET-2025