🖥 Virtuala Esperanto-Forumo — 3
08:00 - 10:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Reta aranĝo de Rusia Esperantista Unio. Bonvenas kaj rusianoj, kaj eksterlandanoj.

Loka

Karaj geamikoj!
Ni invitas vin al tutrusia Zoom-renkontiĝo — 3-a Virtuala Esperanto-Forumo.
Dato: sabato, la 25-a de majo 2024, tempo: 11:00–13:00 laŭ la moskva horzono (08:00–10:00 laŭ UTC).
 
Jen la programo:
 
Unua bloko, 11:00–11:30
«Homaranismo. Kio ĝi estas?» — prelegas eksa direktoro de centra oficejo de Esperanto-USA, emerita instruisto pri matematiko kaj filozofio, aktoro de la instrua filmo «Pasporto al la tuta mondo», aktiva pacmovadano Miko Sloper.
 
Dua bloko 11:30–12:00
«Al la 100-jara jubileo de Bulat Okuĝava. Faktoj el biografio kaj kreado» — elpaŝas redaktoro de la literatura suplemento «Сerbe kaj kore» Nikolao Gudskov (Moskvo). Muzike akompanas, plenumas kantojn Mikaelo Povorin (Moskvo).
 
Tria bloko 12:00–12:30
«Esperanto en Dagestano, ĝia historio, nuna stato, perspektivoj. RET-2024» — prelegas prezidanto de la Inform-analitika centro «Rakurs» Abduraĥman Junusov (Maĥaĉkala).
 
Kvara bloko 12:30–13:00
«„Ekvinokso“ — mia amo!» — pri la muzika grupo kaj ĝia agado rakontas la fondinto kaj gvidanto Andreo Obrezkov (Ivanovo).
 
La Zoom-ligilo por partopreni jenas:
https://us06web.zoom.us/j/81131685553?pwd=P8ycaa0bP3pCmaijwGPkdxVSjG7Hmn.1

Eblas (kaj dezirindas) registriĝi per formularo
https://forms.yandex.ru/u/664c4fdee010dbd959cb1c53/
tiam tagon antaŭ la aranĝo ni sendos al via retadreso, kiun vi indikis en la formularo, memorigon kun la Zoom-ligilo.
 
Bonvenon!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

reu.ru
amikko(ĉe)yandex.ru

Interesiĝintoj

Administranto