Interkultura Centro Herzberg prizorgas la Esperanto-agadon en la urbo: estas kursejo, klerigejo, loka, regiona kaj internacia movada centro, ofertas lernejan kaj eksterlernejan instruadon de Esperanto, helpas al vizitantoj, funkciigas bibliotekon kaj gazetarkivon, organizas kunsidojn, seminariojn, konferencojn, kongresojn, donas ĉiutipan helpon rilate al Esperanto.