🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Kion signifas sana manĝado?
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiel manĝaĵoj, manĝkutimoj influas nian sanon?

Kunveno/Evento

Kion ni manĝas, kion ni manĝu por resti sanaj? Ĉu ni konscias pri la konsisto, efiko de niaj manĝaĵoj? Ĉu ni devus ŝanĝi niajn manĝkutimojn? Kiuj manĝaĵoj estas konsiderataj sanaj, bonaj, kiujn ni devus eviti?
Ni volonte aŭskultos viajn rakontojn kaj interŝanĝas opiniojn. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn babilante en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En marto kaj aprilo 2026 en ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas diversajn temojn kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2026 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto