🖥 20-jara jubileo de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
09:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Jubilea festado, muziko, prelegoj, urborigardado

Kunveno/Evento

Herzberg am Harz oficiale aldonis al si la kromnomon: la Esperanto-urbo en julio 2006. Ĉi-jare Esperanto-Centro Herzberg en kunlaboro kun Esperanto-Societo Südharz organizos 20-jaran jubilean feston.

Programo sur la ĉefplaco antaŭ la urbodomo: festprelegoj, prezentado de Esperanto, muziko, kantado, ktp.

Programo en la Esperanto-Centro: ĝardenfesto kun rostado, komuna manĝado, muziko, babilado, historia rerigardo de 20-jara kunlaboro kun la urbo.

Programo en Herzberg: okazos urborigardado kun gvidado, vizitado de ZEOJ, komuna fotado, ktp.

Organizanto: Esperanto-Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, www.esperanto-urbo.de
Aliĝo, kontakto: esperanto-zentrum@web.de, Tel.: +49 5521-5983

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto