🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Lingvoekzamenoj en Germanio kaj Eŭropo
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiuj oficialaj lingvoekzamenoj ekzistas en Germanio kaj en Eŭropo? Kiel oni povas prepariĝi por diversaj lingvotestoj?

Kunveno/Evento

Trarigardo de la Esperanto-ekzamenoj:  Kiuj ekzamenoj, ekzamenofertantoj ekzistas en Germanio, en EU kaj en aliaj landoj? Ekzamenoj en Esperanto: niveloj, postuloj, diplomoj. Ni provas fari trarigardon, komparojn, doni informojn, detalojn pri ili. Ĉu vi jam trapasis Esperanto-ekzamenon? Rakontu pri viaj spertoj! Ĉu vi ŝatus ekzameniĝi kaj havas demandojn? 
Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn babilante en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En marto kaj aprilo 2026 en ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2026 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto