🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Ĝardenumado por propraj fruktoj kaj legomoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĉu ni rekomencu kultivi niajn proprajn fruktojn kaj legomojn?

Kunveno/Evento

Ĉu vi ŝatas ĝardenumi? Ĉu vi povas/volus mem kultivi legomojn kaj fruktojn? Kie, kiel kaj kial ni povos/devus tion fari? Kiujn avantaĝojn, malavantaĝojn havas produktado por ni mem? Rakontu pri viaj spertoj aŭ demandu spertulojn. 
Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn babilante en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En marto kaj aprilo 2026 en ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2026 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto