La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara esperanto-aranĝo, la dua plej granda junulara evento en Esperantujo.
Por festi la finon de 2025, JES denove translokiĝas, ĉifoje ĝi okazos unuafoje en Vilno, Litovio 🇱🇹
Por ĉijara JES, ni planas fokusiĝi je defioj, ludoj kaj enigmoj, planante pretigi kreemajn alternativojn al pli kutimaj programeroj. Aliĝu, venu kaj malkovru kiel Esperantujo povas esti eĉ pli interesa ol vi antaŭ pensis!
Vi povas trovi pli detalajn informoj kaj ĝisdatiĝojn ĉe nia
retejo kaj por ne maltrafi ajnan anoncon, abonu nian
Telegram-kanalon kaj se vi volas jam enrete antaŭkongresumi, aliĝu nian
Telegram-babilejon.