Someraj tagoj de la franca asocio EDE
Eŭropo Demokratio Esperanto estas jam 22jara: nun ni renovigu programon kaj agadon

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Niaj someraj tagoj alproksimiĝas.

Tion ĉiutage povas ni konstati: la internaciaj novaĵoj montras, ke demokratio estas minacata en diversaj partoj de la mondo. Demokratio enkorpiĝas en la ĉiutaga vivo per la ekvilibro inter la povoj, la jurŝtato, la amaskomunikila sistemo kaj la vigleco de la civila socio.  Eŭropo-Demokratio-Esperanto proponas enblovi novan idealon. Ja temp' estas por la eŭropaj popoloj kunhavi kaj ĝui veran transnacian publikan spacon. Forigante barilojn inter la publikaj opinioj dank’ al komuna, kunvivĝua kaj alirebla lingvo, ni aperigos vivantan demokration EU-skale, respekteman al ĉiuj kulturoj. Tiel Eŭropo konservos siajn valorojn kaj emancipiĝos disde la grandaj potencoj.

Cele al adapto de niaj proponoj al tiu ŝanĝiĝanta situacio de la ĉirkaŭa mondo, ni organizas « Somerajn Tagojn » en Sankta Stefano (Urbo Saint-Etienne), de vendredo la 21-a ĝis dimanĉo la 23-a de aŭgusto 2026.

La loĝado okazos en la Maison Familiale Rurale de Saint-Etienne.

Ni preparas viziton de kelkaj gravaj lokoj de la urbo.

La aliĝilo (kun diversaj organizaj detaloj) troviĝas en la franca ĉe: https://framaforms.org/inscriptions-aux-journees-dete-europe-democratie-esperanto-2026-1777193074. Dum la semajnoj antaŭ niaj someraj tagoj, retmesaĝoj estos sendataj al la adresoj registritaj per tiu ĉi formularo.

La provizora programo estas konsultebla en la franca ĉe: https://e-d-e.fr/someraj-tagoj-2026/ ; ĝi plu evoluos dum la venontaj semajnoj, sed aliĝu kiel eble plej rapide por helpi nin organizi tiujn Somerajn Tagojn.

La lingvo estos ĉefe la franca, ĉar ni agadas en Francio, sed eksterlandanoj estos bonvenaj. Helpu nin ne ĉiam krokodili !

Ĝis baldaŭ !

Dosieroj
Informoj

contact(ĉe)e-d-e.fr
MFR, 38 Rue Paul Michelon - 42100 SAINT ETIENNE (Francio)

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto