Svisa Esperanto-Societo (SES) anoncas:
En la jaro 2027 la urbo La Chaux-de-Fonds estos la unua svisa kultura ĉefurbo. Okazos eventoj, koncertoj, ekspozicioj tra la tuta jaro.
Kompreneble SES volas digne aperi. SES planas du eventojn: unu estos en majo por esperantistoj kaj la alia estos por la publiko, por konigi Esperanton. La dato ne ankoraŭ decidiĝis.
La evento por esperantistoj okazos de la 6-a ĝis la 9-a de majo 2027 kaj ricevis la nomon
SVISAJ ESPERANTO-TAGOJ.
La membroj de SES estas petataj noti tiujn gravajn datojn, dum kiuj okazos la laŭstatuta Ĝenerala Kunveno. La najbaroj estas bonvenaj, ni esperas akcepti esperantistojn inter aliaj el Francio, Germanio, Aŭstrio, Italio. Ni ankaŭ esperas, ke ne okazos kolizioj kun eventoj esperantistaj en najbaraj landoj.
Ni planas plej diversajn vizitojn en la urbo mem kaj en la najbaraj urboj Le Locle kaj Neuchâtel. Paralele okazos diversaj prelegoj kaj koncertoj en la kunvenejo, kiun ni jam rezervis. Vizito al CDELI eblos, en la malnova aŭ en la nova sidejo. Favorprezaj tranoktebloj ekzistas.