🌍 LA 111-A UK OKAZOS EN 2026 – EN GRAZ, AŬSTRIO! 🇦🇹
🏙️ Graz estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno) kaj havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40 mil studentoj.
🎭 Kun pli ol 900 jaroj de ekzisto, en 2003 Graz estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo.
🏛️ Ĝi estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko kaj Urbo de Dezajno.
😊 Pro sia eventoplena jarkalendaro, turismaj vizitindaĵoj kaj larĝa oferto de notinda gastronomia diverseco ĝi ankaŭ estas konata kiel la Ĉefurbo de Ĝojo. Graciplena urbo! 🌟
Jam komence de 20-a jarcento estis komerca lernejo en Graz, kie oni instruis Esperanton. De tiam gastiĝis en la urbo pluraj Esperanto-eventoj, inter ili la Aŭstria Esperanto-Kongreso de 1913, 1926, 1949 kaj 2024. Ankaŭ la Internacia Junulara Kongreso de 1970 kaj la Jubilea Esperanto-Konferenco de 1987. Intertempe la Esperanto-klubo de Graz estas inter la plej aktivaj de Eŭropo. 🌍 En 2023 aperis oficiala 42-paĝa gvidilo de la urbo en Esperanto (senpage mendebla ĉe la Turisma Oficejo de la regiono). Graz havas Zamenhof-Esperanto-Objekton (ZEO-n), placon nomitan laŭ Esperanto: Esperantoplatz. 🏞️
UEA decidis akcepti la inviton de Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF) kaj de la loka klubo por kongresi en Graz en 2026 – pro kies invito UEA ankaŭ kore dankas.
Pliaj informoj ĉe uea.org/gk/1236a1 🔗