Kristana Kongreso 2026
La 74-a Kristana Kongreso de KELI okazos en la belega mezgranda urbo Görlitz en orienta Germanio, apud la landlimo al Pollando

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

La kongresa temo estos "La Biblio - ponto inter kulturoj", okaze de la centjariĝo de la Esperanta Biblio (1926-2026).

Informojn pri la kongresejo vi trovas en germana lingvo ĉi tie: https://www.cvjm-schlesien.de/website/de/sol/gastgeber/peregrinus-cvjm-herberge 
Ĝi havas 11 ĉambrojn kun entute 40 litoj. Proksime al ĝi troviĝas ankaŭ diversaj hoteloj kaj pensionoj. 

Ĉar parto de la jam 40 aliĝintoj loĝos ekster la kongresejo, ni ankoraŭ havas liberajn litojn.

Detalajn informojn kaj aliĝilon vi trovas sub la ligilo en la kesto "INFORMOJ".