IJK 2026 OKAZOS EN TIANA, KATALUNIO
La venonta IJK okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026, en kongresejo apartenanta al la urbeto Tiana, tre proksima al la ĉefurbo de Katalunio, Barcelono. 💛❤️
☀️ IJK 2026 estos speciala ankaŭ pro unika sperto kiun ĝi proponos al ni: la 12-an de aŭgusto vespere oni povos spekti plenan suneklipson, kiu videblos preskaŭ nur en Iberio.
📍 Rezervu la datojn kaj restu atenta pri novaĵoj, ĉar baldaŭ aperos la aliĝilo kaj aliaj informoj.📅