Ni ofertas tiun kunvenon en kunlaboro kun AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj) al ĉiuj, kiuj ŝatus perfektiĝi, interesiĝas pri la disvastigado de Esperanto kaj pri instruado, instrumetodoj, lernmaterialoj, didaktikaj helpiloj, ktp. Krom prelegoj, prezentadoj ni planas konsultadon, interŝanĝon de spertoj, ideoj.
Ni ebligas la virtualan partoprenon per nia ZOOM-ĉambro en la sekvaj sesioj (horoj laŭ mezeŭropa tempo=UTC+2h):
Sesio 1 en 10 oktobro: 19:30-21:00 Lernmaterialoj por Esperanto-instruado, tradiciaj kaj modernaj lernolibroj, instruhelpiloj, didaktikaj ludoj
Sesio 2 en 11 oktobro: 10:00-11:30 Esperanto-kursoj ĉeestaj kaj retaj, klubkunvenoj kun lingvolernado, lingvoekzercado, klerigofertoj, instruado al diversaj aĝ- kaj celgrupoj
Sesio 3 en 11 oktobro: 16:00-17:30 Informado, varbado, alvokoj al Esperanto-kursoj, niveloj, postularo de Esperanto-ekzamenoj, preparmaterialoj por sukcesa trapaso, taŭgaj evento-ofertoj al komencantoj, progresintoj, movada trejnado, instrukapabligo
Sesio 4 en 12 oktobro: 11:00-12:30 Retkursoj, vortaroj, ekzercoj, facilaj legaĵoj, film(et)oj, ŝercoj, anekdotoj, lernforumoj, ktp.
ENSALUTU: https://us02web.zoom.us/j/88011804771, Kodo: 18872021
Surloke, en Esperanto-Centro Herzberg eblas ekkoni, studi fakliteraturon, interesaĵojn el la biblioteko de Esperanto-Centro Herzberg, konatiĝi kun multaj lernolibroj, instruhelpiloj
Ni povas oferti tranoktadon en la Esperanto-Centro aŭ rekomendos al vi aliajn favorajn tranokteblojn.
Kontakto, aliĝo: esperanto-zentrum@web.de