Ĉu vi tristas ke la kongresa sezono tuj finiĝos? Ĉu jam mankas al vi esperantumi? Ne zorgu, ni havas solvon por vi! Venu al la PLEJ ĈARma renkontiĝo de aŭtuno – ĈAR2025!
LEJO kaj PEJ kune invitas vin al la komune organizita aranĝo kiu okazos 10-12an de oktobro en Marijampolė kaj Druskininkai (Litovio).
Kio atendas vin? Parko de sovietaj skulpturaĵoj, saŭnumado, vizito de Veisiejai - la urbo kie en la jaro 1885 loĝis L. L. Zamenhof, kaj eĉ pli!!!
Pliaj informaj kaj la aliĝilo: https://mallonge.net/cxar2025