Krakova Societo Esperanto
Krakova Societo ESPERANTO estas asocio de Esperantistoj en la unu el la plej belaj urboj en Eǔropo kaj Pollando. Membroj de la societo kunvenas ĉiuĵaǔde inter 16 - 18 horo en la Kulturcentro de PODGÓRZE ĉe strato Sokolska 13, ĉambro 5b sur teretaĝo.kiu troviĝas ĉe tramhaltejo Korona, proksime al ponto super la rivero Wisla El urbocentro eblas veni tien per tramo n-ro 8, 10 aǔ 13. La oficiala organo de Krakova Societo Esperanto estas „Apudvistula Bulteno”, eldonata regule. Krakova Societo ESPERANTO kunlaboras kun la Rondo de Esperantistoj en apudkrakova urbo Krzeszowice.

La cefa evento de la loka movado estas „Esperantaj Tagoj de Krakovo”, organizata komence de junio, akompane al la urba festado nomata „Tagoj de Krakovo”, kiu okazas pro datreveno de lokigo de la grandurbo.

www.kse.cba.pl/
Kraków, PL

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureAdam Wilkus


Kunadministranto(j)