Renkontiĝo de ĝemelurbanoj de Krakovo
Ni renkontiĝu en Krakovo kaj prezentu niajn ĝemelurbojn

InternaciaLoka

Renkontiĝo de ĝemelurbanoj de Krakovo+Kijivo kaj gastoj. Ni publikos provizoran programon de la evento baldaŭ.

La urboj, kiuj interkonsentis pri speciala partnereco por kultura kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo estas nomataj la ĝemelurboj, partneraj urboj, fratinaj aŭ amikecaj urboj. Ili estas komunumoj kiuj mem elektis transliman longatempan partnerecon kaj kunlaboradon. Tiuj urboj kutime troviĝas intence ne en la pleja proksimeco, sed celas transponti kulturajn diferencojn kaj interkomprenigi la urbanojn.

Urboĝemelecoj (tio estas amikecaj rilatoj inter loĝantoj de la urboj) evoluis en Eŭropo post la
Dua mondmilito kaj estis unu el la vojoj interproksimigi la eŭropajn popolojn, cele al evito de plia milito. Do, iusence tio estas agado por paco en la mondo.  Poste la koncepto de urboĝemeleco disvastiĝis ankaŭ al aliaj kontinentoj.

Ni proponas al ĝemelurbanoj de Krakovo renkontiĝon kun vasta programo vizitante la iaman ĉefurbon de Pollado.
Informoj

www.mallonge.net
kse.krakovo(ĉe)gmail.com
strato Sokolska 13

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureDiego Filippo Lotesto

Administranto