2-a Adriatika Feriado
Agrabla esperantista feriado en Prvić Luka (insulo Prvić en Dalmatio, apud urbo Šibenik).

Internacia

Prvić Luka estas malgranda vilaĝo kun 400 loĝantoj kaj sen aŭtomobila trafiko. Ĝi plurfoje gastigis esperantistojn, laste dum junio 2024 en la 12-a kongreso de kroataj esperantistoj. Ĝi estas loko por senĝena ripozo, kiun ankoraŭ ne plagis amasa turismo. La loko tiom plaĉis al la esperantistoj, ke ni decidis denove (kaj se eble - ĉiujare), organizi leĝeran esperantistan feriadon. Ni proponas al vi modestan loĝadon en loka hostelo, sed je modera prezo, kian oni malfacile trovus en iu alia adriatika loko! 
Pliaj informoj troviĝas ĉe: https://novo.dec-kroatio.hr/eo/jadransko-ljetovanje-2025/
Bonvolu aliĝi per reta aliĝlo (https://novo.dec-kroatio.hr/eo/pristupnica-drugo-jadransko-ljetovanje/) ĝis la 31-a de decembro 2024, ĉar ni havas limigitan nombron da lokoj!
Informoj

novo.dec-kroatio.hr/eo/jadransko-...
dec.kroatio(ĉe)gmail.com
Odmaralište Požega

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto