76-a IFEF-kongreso
Jara fervojista kongreso

Internacia

SAFE, Slovakia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj, dum sia historio havis
honoron gastigi du postkongresojn - Žilina [Ĵilina] 1991 post la IFK en Olomouc) kaj Tatranská Lomnica 1997 post la IFK en Košice [Koŝice]), du skisemajnojn (Vrátna-valo 1992 kaj Tatranská Lomnica 2001) kaj la Internacian Fervojistan Kongreson en la orientslovakia urbo Košice en la jaro 1997.
En 2025  vi denove havos eblecon viziti nian belan landon. Ekde la 30-a de Aprilo ĝis la 3-a de Majo 2025 la 76-a IFK okazos en la kvara plej granda slovaka urbo Žilina, kuŝanta nordokcidente laŭ la plej longa slovaka rivero Váh kaj pro tio ofte nomata „perlo sur Váh “.
La kongreson ni organizos por vi kune kun la spertaj organizantoj el E@I – Edukado ĉe Interreto.

image.png 489 kB

                        La venontjara kongresurbo Žilina
Žilina - latine Solna, germane Silein, hungare Zsolna, pole Żylina, estas urbo en la nordokcidenta Slovakio etendiĝanta precipe sur maldekstra bordo de la plej longa slovaka rivero Váh. Žilina situas en la alteco 378 m s. m. sur la areo 80,03 km². Laŭ la nombro de la enloĝantoj – 80 634 civitanoj (stato al 31. 12. 2023) – Žilina troviĝas sur la kvara loko inter slovakaj urboj. En ĝi loĝas preskaŭ senescepte slovakoj kaj la nombro de aliaj minoritatoj estas ege malalta. Denseco de la loĝigo estas 1 007,55 loĝantoj al km². Apartenaĵo de Žilina estas la kastelo Budatín, kuŝanta apud la kunfluejo de la rivero Kysuca kaj Váh, al kiu iom pli sude aldoniĝas ankaŭ la rivero Rajčanka. Tipa por la urbo estas rigardo al la Katedralo de la Plej Sankta Triunuo kaj la balustrado sub ĝi, kaj tiu vido ricevis la nomon Hradčany de Žilina (Hradčany nomiĝas fama kastelo de Prago). Nuntempe la urbo Žilina estas administra, ekonomia, trafika kaj kultura centro de la nordokcidenta Slovakio. La urban blazonon, kiu apartenas al la plej malnovaj urbaj blazonoj de Slovakio, kreas oliv-verda ŝildo, sur kiu kuŝas orkoloraj bizancdevena dustrekita kruco kun radikoj kaj du steloj. Ĝemelurboj de Žilina : ĉina Ĉangĉuno, franca Nanterre, belga Essen, pola Bielsko-Biała, rusa Krasnojarsk, serba Kikinda, ukraina Dnipro, ĉeĥaj urboj Frýdek-Místek, Plzeň, Praha 15 kaj Třinec.

El la historio
La plej malnova skriba mencio pri Žilina devenas el la jaro 1208, kiam la urbon prezentis kelkaj slovakaj civitoj en proksimeco de la preĝejo de Sankta Stefano en la nuntempa urboparto Závodie. La plej granda civito verŝajne troviĝis sur la loko de la nuntempa historia kerno de Žilina. Apartenis al ĝi ankaŭ la preĝejo kun duonronda apsido, fundamento de kiu estis trovita sub la Katedralo. La estontan urbon Žilina komencis konstrui germanaj koloniistoj el Silezio antaŭ la jaro 1300. Ĝia kerno fariĝis la t.n. rínok, kio estis la urboplaco kun foirejo, troviĝanta sur la areo de la nuntempa Placo de Maria. La unua mencio pri Žilina kiel urbo devenas el la jaro 1312. La plej malnova konata stampilo kun blazono de Žilina devenas el la jaro 1379. En la jaro 1381 la slovaka civitanaro superis la nombron de germanaj koloniistoj kaj per la deklaro Privilegium pro Slavis estis kun ili samrajtigita kaj en la urbestraro devis esti duono de slovakoj kaj duono de germanoj. El tiu ĉi epoko devenas ankaŭ la t.n. "Urba Libro de Žilina" kun 149 paĝoj en leda kovraĵo, enhavanta traskribon de la magdeburga leĝo, mastrumadajn kaj juĝejajn enskribojn kaj protokolojn de urba konsilantaro. La unua slovaklingva enskribo en ĝi estas el la jaro 1451, la lastaj enskriboj devenas el la jaro 1561. Tiu ĉi grava literatura kaj jura memoraĵo estas la plej malnova kaj plej grava lingva kaj jura memoraĵo de Slovakio kun mezeŭropa signifo. En la jaro 1998 oriente de Žilina oni finkonstruis Akvoverkon Žilina kun akvoelektrejo. La areo nuntempe servas por urbaj sportemuloj ne nur somere, sed ankaŭ vintre kiam la longskiantoj povas eluzadi ĝian digon. En la sama jaro komencis trafiki en la urbo trolebusoj. En la jaro 2000 estis kreata Eŭroregiono Beskydy, kiu inkluzivas sudon de Pollando, nordan Moravion, orienton de Silezio kaj nordon de Slovakio. Ties celo estas subteno de la translima kunlaboro en la menciita areo.

Kulturo
En Žilina estas kelkaj muzeoj, ekz. Muzeo de Juda Kulturo aŭ Muzeo ĉe Váh kun sidejo en la Budatín-kastelo, kie krom la arkeologiaj ekspoziciaĵoj kaj ekspozicio el la historio de la urbo estas unika dratumista ekspozicio. En la Galerio de Arto ĉe Váh estas ekspoziciataj artaĵoj ne nur de lokaj artistoj, sed ankaŭ de eksterlandaj. Ĝia konstanta ekspozicio prezentas la verkojn de la pentristo, grafikisto, ilustristo, skulptisto kaj pedagogo, reprezentanto de eskpresionismo - Vincent Hložník. En la Domo de Arto Fatra regule okazas muzikaj prezentaĵoj. Tutslovakie kaj eksterlande famas Ŝtata Kamera Orkestro de mocarta tipo, ununura en Slovakio. En la urbo agas folkloraj ensembloj Rozsutec, Stavbár kaj Odborárik, kaj ankaŭ Miksita Koruso de Žilina. En la urbo regule okazas Kultura Somero, kiu inkluzivas multajn kulturajn kaj sportajn okazantaĵojn : Malnovurba Festo ; Jašidielňa - festivalo de kreado por handikapita junularo ; Festivalo de animitaj filmoj Fest Anča ; la plej granda slovaka karnavala festivalo ; Literatura Festivalo ; Internacia Festivalo de korusa kantado Voce Magna. Lokon por kulturaj kaj socialaj aktivaĵoj kaj nuntempa arto disponigas la civitana societo Truc Spherique en avantgarda areo de la fervoja stacio Žilina-Záriečie. En la sinagogo funkcias Kunsthalle. Libertempajn aktivaĵojn por infanoj kaj junularo el la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo proponas centroj de libertempo Žirafa, Spektrum kaj Strom. Krom la Urba Teatro estas en Žilina ankaŭ la Pupteatro, kiu apartenas al la plej belaj en Slovakio. En la urbo funkcias du radio-elsendejoj, tri televidoj, estas eldonataj tri semajngazetoj.

Klerigado
En la jaro 1960 translokiĝis el Prago al Žilina la Transporta Altlernejo fondita tie en la jaro 1953, nuntempa Universitato de Žilina (Žilinská univerzita), kiu havas sep fakultatojn. Ĝi havas ankaŭ propran Universitatan Bibliotekon, evoluiĝantan jam de la 70-aj jaroj.

Trafiko
Dank´ al sia situo estas Žilina de komence kruciĝo de komercaj vojoj. Jam en la jaro 1364 la hungara reĝo Ludoviko la Unua Granda konstruis vojon el Košice al Považie. La unua mencio pri ponto trans la rivero Váh ĉe Budatín devenas el la jaro 1438. La ponto ebligis pli bonan ligitecon ĉefe kun Silezio, kaj sekve kun la teritorio de Pollando, Ĉeĥio kaj Germanio, Ukrainio, suddirekte al Bratislava kaj tra valo de Rajec al Ponitrie. Ĉar nombro de enloĝantoj konstante kreskis, en la jaro 1949 ekestis urba publika transporto, kiun priservis kelkaj aŭtobusoj sur unu veturlinio. En la jaro 1994 komenciĝis regula trolebusa trafiko. La 20-an de Decembro 1870 venis el la moravia urbo Těšín laŭ la fervojlinio finkonstruita ĝis al Koŝice la unua vaportrajno. Rande de la urbo estis konstruata la fervojstacio, al kiu el la urbocentro gvidas Železničná ulica (Fervoja strato), nuntempe nomata Národná (Nacia). La fervojtrafiko en Žilina estas ege frekventata, ĉar ĉi tie kruciĝas la fervojlinioj E 42 kaj E 52, kiuj funkcias kiel internaciaj magistraloj. La ĵus rekonstruata fervojstacio troviĝas sur la linio de la paneŭropa koridoro n-ro 5. En la urbo kruciĝas la linioj 120 (Bratislava – Žilina), kie trafikas plej multe da rapidtrajnoj, 126 (Žilina – Rajec), 127 (Žilina – Mosty u Jablunkova) kaj 180 (Žilina – Košice). En la urbo renkontiĝas tri ŝoseoj de internacia graveco E 50, E 75 kaj E 442. La urba ringo forigas la transiton ekster la urbocentro. La aŭtoŝoseoj D1 kunigas la ĉefurbon Bratislava kun la orientslovakia urbo Košice, el la aŭtoŝoseo D3 gvidas al la urbo la aldirektejo. En la jaro 1935 estis konstruata la flughaveno ĉe la loĝkvartalo Vlčince, sed nuntempe Žilina eluzas la internacian flughavenon apud Dolný Hričov, funkcianta ekde la jaro 1975. Longeco de ĝia alteriĝa flugleno estas 1 200 m. La Universitato de Žilina uzas ĝin por privataj flugoj, ĉar regulaj flugoj ne ekzistas. Ekde la jaro 2019 funkcias en la urbo sistemo de kundividitaj bicikloj BikeKIA kun 20 parkejoj kaj 120 bicikloj.

Urbaj vidindaĵoj
La historia kerno, kiu estas urba memorrezervejo : - urba centro estas la kvadratforma Placo de Maria ĉirkaŭita per arkadaj domoj, kun la mezbaroka statuo de la Senmakula Virgulino Maria ; la Preĝejo de Invertiĝo de Sankta Paŭlo kun klostro kaj angula malnova urbodomo kun sonorilludo ; proksime de la placo staras la Katedralo de la plej Sankta Triunuo kun apuda sonorileja Turo de Burian ; kastelo de Budatín sur la kunfluejo de la riveroj Váh kaj Kysuca ; romkatolika ligna preĝejo de Sankta Georgo en la urba parto Trnové, kiu estas unu el malmultaj lignaj preĝejoj ekster la orienta Slovakio ; preĝejo de Sankta Stefano, la Reĝo, en la urba parto Závodie, kiu apartenas al la plej malnovaj arkitekturaj memoraĵoj en Žilina ; preĝejo de sankta Barbora (franciskana preĝejo) el la jaroj 1723 – 1730 kun ekstreme valora barokdevena interno ; evangelia preĝejo konstruita en la jaroj 1935 – 1936, kiun projektis nestoro de slovakaj arkitektoj Michal Milan Harminc ; ortodoksa sinagogo kun la ekspozicio de la Muzeo de juda kulturo ; reformjudaisma sinagogo projektita de la grava germana modernisma arkitekto kaj dezajnisto Peter Behrens.



Informoj