E-mental´
E-mental´estas klera despotismujo – sendependa kaj propravola!!!!!

Registaro konsistas el Diktatorino, ministroj, prezidantoj de oficoj, ambasadoroj kaj superambasadoroj.

Por eviti antaŭbalotaj bataloj, puĉoj, protestagadoj…… ĉiuj funkcioj estas dumvivaj kaj nerevokeblaj!!!

Sed E-mental´ankaŭ estas:

grupo de homoj, kiuj klopodas ĝui Esperanton kaj ne nur paroli pri ĝi! Homoj, kiuj montras al aliaj, ke Esperanto ne estas nur iu teorio, sed plenvalora lingvo, kiun oni povas uzi kaj por seriozaj temoj kaj ankaŭ por amuzado.

Fondintoj de la klubo devenas de Prago, sed membroj estas kaj eksterpragaj kaj jam ankaŭ eksterĉeĥiaj.

www.e-mental.cz/
Prago, CZ

Eventoj

Pasintaj eventoj
Prago - 15/aŭg/20
Paralela Universo en Prago
Prago - 28/feb/20
Bestĝardeno 2020
Prago - 19/dec/19
Semajnfino kun opero
Bratislavo - 13/dec/19
7-a Granda lokŝumado en Bratislavo
Zittau - 7/dec/19
6-a Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio
Prago - 28/nov/19
Kristnasko 2019
Uzantoj
Administrantoj

E-mental´


Helpantoj