BEMI estas la Biciklista Esperantista Movado Internacia: grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciul(in)o. BEMI celas aranĝi almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj, kiuj preferas sole vojaĝi.
La
BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare: somere dum la
IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum la JES. Dum tiuj kunsidoj estas planataj la sekva(j) karavano(j).